Győző Saszet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Győző Saszet
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1901 (1901-05-17)
Morto 30-an de majo 1981 (1981-05-30) (80-jaraĝa)
Religio protestantismo vd
Familio
Infanoj Géza Saszet vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SASZET Győző [ŝaset] estis rumania hungara popolkultivinto, poeto. Li naskiĝis en Havadtő la 17-an de majo 1901 kaj mortis en Oradea la 30-an de majo 1981. Li estis la patro de filozofo, poeto Géza Saszet.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Győző Saszet akiris diplomon de bazlerneja instruisto en Kolegio Bethlen de Aiud. En 1920 li faris ekzamenon en reformita teologio de Kluĵo por fariĝi kantoro kaj levidopastro. Li instruis en Luncani (Luna), Hotoan, Grădinari (Drăgănești), fine en Episcopia Bihorului. Li estis redaktoro de porinfana rubriko de bilda familia popolgazeto Református Jövő sub nomo Győző bácsi (oĉjo Győző) (1936). Li verkis teatraĵojn por amatoraktoroj, sed ili perdiĝis dum la 2-a mondmilito. Lia poemo Aranyekével szántok (Mi plugas per orplugio) gajnis premion en konkurso de Magyar Nép en 1941.

Fonto[redakti | redakti fonton]