Gysbreght van Aemstel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gysbreght van Aemstel estas tragedio en versoj de Joost van den Vondel (1587-1679). El la nederlanda tradukis ĝin J. R. G. Isbrücker (1931, 82 paĝoj).

Citaĵo
« Ĝi temas pri sanga, pli legenda ol historia epizodo de l' nederlanda mezepoko. La traduko estis neordinare kuraĝa ago, ĉar la tasko estis ekstreme malfacila. »
— Lajos Tárkony en Literatura Mondo 1932, paĝo 19.