Gysbreght van Aemstel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gysbreght van Aemstel estas tragedio en versoj de Joost van den Vondel (1587-1679). El la nederlanda tradukis ĝin J. R. G. Isbrücker (1931, 82 paĝoj).

Citaĵo
 Ĝi temas pri sanga, pli legenda ol historia epizodo de l' nederlanda mezepoko. La traduko estis neordinare kuraĝa ago, ĉar la tasko estis ekstreme malfacila. 
— Lajos Tárkony en Literatura Mondo 1932, paĝo 19.