Gyula Abay Neubauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Abay Neubauer [djula abai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abay Neubauer Gyula estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Gyula Abay Neubauer [1] naskiĝis kiel Neubauer Gyula la 15-an de aŭgusto 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Abay Neubauer frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1914 li soldatiĝis, en la sekva jaro li vundiĝis, tial li ne plu estis soldato. Tiutempe li komencis politikadi, eĉ li fondis partion. En 1928 li ricevis la rangon privata profesoro en unoversitato de Pécs. Baldaŭe li plulernis en Berlino kaj Londono helpe de stipendio. Hejmenveninta li instruis en Pécs, sed en 1948 li trudemeritiĝis pro la politika ŝanĝo. En 1956 li partoprenis en la revolucio, tial li estis kondamnita je prizono.

Memorigilo[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Pécs de 1998

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A határhaszonelmélet bírálata (1927)
  • Nemzetiségi elv és magyarság (1943)
  • Bevezetés a statisztika tudományába (Enkonduko al scienco de la statistiko) (1945)
  • Oeconomia Aeterna - verkita en prizono, aperinta nur en 2001

Fontoj[redakti | redakti fonton]