Gyula Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo de Gyula Andrássy fare de Gyula Benczúr, 1884

Grafo ANDRÁSSY Gyula [andraŝi djula] (n. 3-an de marto 1823, Kassa, nun Košice, Slovakio – m. 18-an de februaro 1890, Volosco, Istrio, Aŭstra-hungara imperio (hodiaŭ Kroatio) estis hungara ĉefministro kaj eksterafera ministro de Aŭstrio-Hungario (1871–1879). Fervora apoganto de Germanio, li en 1879 – kun la germana imperia kanceliero Otto von Bismarck – formis la aŭstran-germanan aliancon, kiu iĝis grava punkto en la eksteraj aferoj de Aŭstrio, ĝis la fina kolapso de la Monarĥio en 1918.

Andrássy iĝis membro de la hungara parlamento unuafoje en 1847 kiel ano de la radikala reformpartio de Lajos Kossuth. Li batalis en la revolucio de 1848–49 kontraŭ Aŭstrio, kiel komandanto de bataliono. Li fuĝis eksterlanden post la malvenko de la revolucio. Dum lia foresto, oni juĝis lin je morto kaj simbole pendumis lin, sed li ricevis en 1857 amnestion kaj hejmenvenis. Post tio li apogis Ferenc Deák dum la traktadoj, kiuj kondukis al la aŭstra-hungara interkonsento de 1867. Oni nomumis lin ĉefministro kaj ministro pri militistaj aferoj (la 17-an de februaro 1867), kaj la finaj konstitucijuraj traktadoj inter Hungario kaj Aŭstrio okazis per lia gvidado. Ĉar li vidis minacon por Hungario en la slavaj popoloj, Andrássy forte apogis la dualismon kaj kontraŭis planon de Karl Siegmund von Hohenwart (1871), kiu pligrandigus la konstitucian staton de la landoj de la ĉeĥa krono. Li daŭre plibonigis la rilatojn kun Germanio, kiun li rigardis kontraŭpezo al Rusio, dum li kontraŭis la detruon de Turkio, ĉar tio signifus la troan fortiĝon de la slavaj popoloj. Ĉefe je lia firma deklaro Aŭstrio-Hungario restis neŭtrala dum la germana-franca milito de 1870–71.

Kiam Francisko Jozefo rezignis pri revenĝa politiko kontraŭ Prusio, Andrássy iĝis ministro pri eksteraj aferoj de la imperio (14-an de novembro 1871). La internacia pozicio de Aŭstrio-Hungario grave fortiĝis dum lia agado. Li volis eviti la kreskon de la slava loĝantaro en la Monarĥio, evitante, ke nur la Rusa Imperio eluzu la Balkan-krizon ekintan en 1875. Tiel li interkonsentis en la Berlina Kongreso de 1878, ke Aŭstrio aneksu Bosnion-Hercegovinon. Tiu decido estis malpopulara en Aŭstrio kaj Hungario, kaj kondukis al la demisio de Andrássy (8-an de oktobro 1879). Unu tagon antaŭ sia demisio, li subskribis la malbonŝancan aŭstran-germanan aliancon, kiu interligis la du imperiojn ĝis fino de la unua mondmilito.

Post sia retiriĝo, Andrássy agadis plu kiel membro de la Supera Ĉambro. Lia samnoma filo Gyula Andrássy (pli juna) estis same elstara politikisto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]