Gyula Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:01, 4 jul. 2012 farita de Zetey (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

BACH Gyula estis rumanuja hungara ĵurnalisto, verkisto, tradukisto naskita en Zsombolya la 4-an de aprilo 1889 kaj mortinta en Temeŝvaro la 29-an de oktobro 1954.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Bach studis en Zsombolya, Temesvár kaj Selmecbánya, poste li estis oficisto en Zsombolya, Budapeŝto kaj en Dunavecse. Ekde 1913 li vivis en Temesvár. Li redaktis por pluraj jaroj la ekster- kaj interpolitikan rubrikon de Temesvári Hírlap. Ekde 1925 li estis respondesredaktoro de la gazeto Középeurópai Lloyd, ekde 1935 de Új Hírlap. En la 30-aj jaroj li estis kunlaboranto de de 6 Órai Újság kaj de Magyar Néplap. Li estis ano de Asocio János Arany. Post 1945 li estis kunlaboranto de Szabad Szó kaj Romániai Magyar Szó. Li publikis novelojn, psikoanalitikajn kaj socisciencajn eseojn, vojpriskribaĵojn en gazetoj de Banat kaj Transilvanujo.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Mozi (filmromano, Temesvár, 1922).

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A feminizmus (Temesvár, 1926);
  • Az eltűnt kézirat (romano, Temesvár, 1930).

Fontoj[redakti | redakti fonton]