Gyula Buss
Gyula BUSS [djula buŝ], hungare Buss Gyula, Esperante Julio Buss estis hungara aktoro.
Gyula Buss naskiĝis la 14-an de februaro 1927 en Békásmegyer - mortis la 20-an de oktobro 2008.
Biografio
Gyula Buss frekventis aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1948-1952, poste li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs), post 4 jaroj al Nacia Teatro (Budapeŝto). En la 1960-aj jaroj li estis akuzita, tiam li neniam ricevis premion. Baldaŭe li estis ano de Teatro Jókai (Békéscsaba), Teatro Thália (Budapeŝto), Teatro Petőfi (Veszprém).
Liaj roloj (selekto)
- 7 filmoj inter 1957-2002, ekzemple A veréb is madár (Ankaŭ la pasero estas birdo), 1968; Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo), 1993
- 13 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) ĝis 1997, ekzemple Mór Jókai: A névtelen vár (La nekonata burgo), 1982; Kisváros (Urbeto), 1997
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo) - Richárd; William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - titolrolo; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Andreo la 2-a kaj Otto; Gyula Illyés: Fáklyaláng (Torĉoflamo) - Dániel Ihász