Gyula Cseszneky
Grafo Gyula István Cseszneky de Milvány et Csesznek (naskita en Nagymajor, Aŭstrio-Hungario en 1914, mortinta en Brazilo ĉirkaŭ 1970) estis hungara poeto, tradukisto, politikisto, kaj, kiel Julio la 1-a, princo de Pindo kaj Mogleno. En 1941, dum la dua mondmilito, li fariĝis konsilisto por Aimone de Aosta, kiu estis tiutempe reĝo Tomislavo la 2-a de la Sendependa Ŝtato Kroatio. En 1943, pro siaj influaj italaj amikoj kaj liaj balkanaj parencoj, Grafo Cseszneky estis proklamita princo de la Vlaha stato formita ĉirkaŭ la valo de Pindo kaj Mogleno, de itala kunlaboranto Alchiviadis Diamandis (kiu estis antaŭe reginta ĝin kiel Alkibiades la 1-a). Princo Julio la 1-a estis nur nominala reganto, kaj li serĉis kontakton kun la aliancanoj. Li intencis certigi teritorian aŭtonomecon por Aromunoj kaj Meglena-Rumanoj. En 1943, kiam Nazia Germanio ĉeeste anstataŭis la italajn trupojn, li estis devigita eksiĝi pro siaj judaj parencoj, kaj estis arestita de la Gestapo. Li sukcesis eskapi reen al Hungario kie li partoprenis la savon de judoj. Post la milito, li iris kun Aimone de Aosta en Argentinon.
