Gyula Faigel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula FAIGEL [djula fajgel], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Faigel Gyula estas hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Gyula Faigel [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1954 en Ormosbánya.

Biografio

Gyula Faigel frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1974-1979. Post 2 jaroj li doktoriĝis. Li komencis sian karieron en filio de MTA. Inter 1985-1987 li esploris en Atlanta (Georgio). Li instruas ankaŭ en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝas precipe pri Ikso-radioj, Gama-radiado kaj hologramo. Li ricevis diversajn premiojn inter 1989-1999.

Verkaro (elekto)

  • Structure Study of Fe-B and Fe-Ni-B Systems (1985)
  • X-ray Holography with Atomic Resolution (1996)
  • Egyedi molekulák atomi szerkezetének leképezése: álom vagy realitás? (2008)

Fontoj