Gyula Feledy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Feledy [djula feledi], hungare Feledy Gyula, Esperante Julio Feledy (naskiĝis la 13-an de majo 1928 en Sajószentpéter, mortis la 3-an de julio 2010 en Miskolc) estis hungara pentristo kaj grafikisto.

Domo de Feledy en Miskolc
Parto de la ekspozicio pri Feledy

Biografio

Gyula Feledy frekventis gimnazion, sed li lernis ankaŭ pentradon en tiama popola kolegio. Poste la kolegio ĉesis pro politikaĵo, sed li finlernis la pentradon en ĉeflernejo en Budapeŝto, kie li lernis de István Szőnyi, János Kmetty, Gyula Hincz. Inter 1949-1953 li plulernis en Krakovo, kie li edziĝis, baldaŭe havanta 2 filinojn. Hejmenveninta li instruis en ĉeflernejo en Budapeŝto, sed en 1955 li iris al Miskolc, kie li aniĝis al artista rondo. En 1989 la artistoj trovis konvenan domon por ekspozicio. La domo estas konata kiel domo de Feledy. Li ricevis premion Kossuth en 1978, inter 1952-1999 ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj solaj ekspozicioj (elekto)

Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)

Verkaro (elekto)

Fontoj