Gyula Ferdinandy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Ferdinandy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1873 (1873-06-01)
en Košice
Morto 16-an de januaro 1960 (1960-01-16) (86-jaraĝa)
en Szikszó
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj vd
Familio
Dinastio Q1000403 vd
Profesio
Okupo jura konsilisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Ferdinandy [djula ferdinandi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferdinandy Gyula estis hungara politikisto, juristo, ministro, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis hidasnémeti. Lia frato estis Gejza Ferdinandy.

Gyula Ferdinandy [1] naskiĝis la 1-an de junio 1873 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 16-an de januaro 1960 en Szikszó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Ferdinandy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto, kie li doktoriĝis. Li komencis sian karieron en la departementa administrado en 1895. Li iĝis subnotario en 1901, ĉefnotario en 1906. Li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa) inter 1912-1919. En 1918 li estis dekano, post 2 jaroj justicministro, poste ministro pri enlandaj aferoj.

En 1900 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A vármegyék reformja (1909)
  • Az önkörmányzati alkalmazottak felelőssége (1911)
  • A község szociális feladatai (1916)

Fontoj[redakti | redakti fonton]