Gyula Glattfelder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Glattfelder [djula], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Glattfelder Gyula estis hungara pastro, ĉefepiskopo, profesoro, episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis moóri.

Gyula Glattfelder [1] naskiĝis la 18-an de marto 1874 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Glattfelder lernis teologion en Budapeŝto. Li pastriĝis en 1896, poste li instruis katolikajn studentojn. Li doktoriĝis en 1909, poste li instruis eklezian oratorion en Universitato Pázmány Péter. En 1911 li iĝis episkopo en (tiam hungara urbo) Temeŝvaro. Post la 1-a mondmilito li devis rifuĝi al Szeged, kie li daŭre organizis la aktualajn taskojn (konstruis katedralon, fondis seminarion kaj paroĥojn). Li estis senatano ekde 1927. Li atingis la rangon ĉefepiskopo de Kalocsa en 1943, kiun li ne plenumis pro malsano. Lia tombo situas en Vota Katedralo de Szeged.

Elektitaj publikaĵoj

  • A plébánosok jogai és kötelességei a plébániai javadalom és jövedelem körül (1897)
  • A korszellem és a katolicizmus (1901)
  • Vezérkönyv agrárifjúsági vezetők számára (1937)
  • 1941. é. nagyböjti szózata híveihez az imádságról (1941)

Memorigiloj

Fontoj