Gyula Harangozó
El Vikipedio
Gyula HARANGOZÓ [djula], hungare Harangozó Gyula, Esperante Julio Harangozó estis hungara baletisto, baletestro kaj koreografo.
Gyula Harangozó naskiĝis la 19-an de aprilo 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Gyula Harangozó ne lernis baleton aŭ dancadon, sed, kiel simpla laboristo, li laboris en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1928 iu malkovris lin talenta baletisto kaj li ricevis ofte baletajn rolojn. Li koreografadis ekde 1936. Inter 1950-1960 li estris la baletistojn. Li havis edzinon, kiu estis la plej granda helpisto kaj apoganto kaj filon Gyula Harangozó (1956) havanta saman nomon kaj saman profesion. Li ricevis premion Kossuth en 1956, pli frue en 1951 alian premion.
Liaj roloj (elekto) [redakti]
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: La Nuksrompilo - Droselmeyer
- Cieplinski: A fából faragott királyfi (Reĝido skulptita el ligno) - lignaĵo
- en 5 filmoj li roladis inter 1941-1964
Liaj koreografiaĵoj (elekto) [redakti]
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Romeo kaj Julieta, 1939, 1955
- Pongrác Kacsóh: Johano la Brava, 1949
- Giuseppe Verdi: Aida, 1952
- Ferenc Erkel: Bánk (banuso), 1969
Memorigiloj [redakti]
- memortabulo en Budapeŝto
- filmo pri Gyula Harangozó en 1965
- memorpremio "Gyula Harangozó"