Gyula Hincz
Gyula HINCZ [djula hinc], hungare Hincz Gyula, Esperante Julio Hincz estis hungara pentristo, grafikisto kaj profesoro.
Gyula Hincz naskiĝis la 17-an de majo 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de januaro 1986 en Budapeŝto.
Vivo
Gyula Hincz lernis pentradon inter 1922-1929 en Budapeŝto de Gyula Rudnay kaj János Vaszary. En 1926 li studvojaĝis al Parizo por studi artojn de Paul Gauguin kaj Pablo Picasso, en 1928 li studadis en Berlino. Post la 2-a mondmilito li instruis en la ĉeflernejo en Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu ofte estis modelo. Li ricevis premion Kossuth en 1958, inter 1952-1982 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
- 1929, 1938, 1943, 1964, 1968, 1980, 1983, 2005, 2009 Budapeŝto
- 1968 Parizo
- 1976 Pécs
- 1981, 2006 Vác
- 2007 Győr
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
- 1937, 1950, 1954, 1956, 1962, 1965, 1977, 1983, 2009 Budapeŝto
- 1960 Venezio
- 1964 Graz
- 1965 Prago, Berlino, Helsinko, Beogrado
- 1967 Londono
- 1968 Essen
- 1969 Oslo, Bergen, Kiel, Bologna
- 1970 Venezio
Verkaro (elekto)
- diversaj pentraĵoj, ekzemple Nő a kertben (Virino en la ĝardeno) 1927; Angyali üdvözlet (Anĝela saluto) 1941
- diversaj gravuraĵoj
- vitra mozaiko en 1970 videbla en universitato en Budapeŝto
- mozaiko 1973 videbla en universitato en Gödöllő
- ilustraĵoj en diversaj libroj