Gyula Horgos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Horgos
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1920 (1920-07-22)
en Oradea
Morto 11-an de junio 1994 (1994-06-11) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Profesio
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Horgos [djula horgoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horgos Gyula estis hungara politikisto, ministro, profesoro, inĝeniero.

Gyula Horgos [1] naskiĝis la 22-an de julio 1920 en Rumanio en Oradea. Li mortis la 11-an de junio 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Horgos apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, li iĝis inĝeniero. Inter 1943 kaj 1949 li laboris en fabriko de Manfréd Weiss en urbo Csepel, poste li vivis 4 jarojn en Sovetunio. Hejmenveninta li instruis unu jaron en la teknikuniversitato, poste li ricevis signifajn postenojn en fabrikoj. Intertempe li aliĝis al la komunistoj en 1945. Inter 1960 kaj 1963 li estis subministro, poste ĝis 1975 ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio. Ekde 1975 li denove instruis en la universitato.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A maró megmunkálás alapjai (1951) - tradukaĵo el la rusa lingvo
  • Az új gazdasági mechanizmus előkészítése a gépiparban (Preparo en la maŝinindustrio por la Nova ekonomia mekanismo), (1968)
  • Gépiparunk időszerű kérdései (Aktualaj demandoj de nia maŝinindustrio), (1972)

Fontoj[redakti | redakti fonton]