Gyula Horn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Horn
Persona informo
Horn Gyula
Naskonomo Horn Gyula János
Naskiĝo 5-an de julio 1932 (1932-07-05)
en Budapeŝto
Morto 19-an de junio 2013 (2013-06-19) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungararusaanglakroataserba vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Rostov State Economics University vd
Partio Hungara Socialista Partio vd
Subskribo Gyula Horn
Memorigilo Gyula Horn
Familio
Infanoj 2
Parencoj Szófia Havas vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

HORN Gyula (naskiĝis la 5-an de julio 1932 en Budapeŝto, mortis la 19-an de junio 2013 en Budapeŝto) estis hungara socialista politikisto, ĉefministro inter 1994-1998. Li studis (1950-1954) en Rostov (Sovetunio) ekonomion, poste en Hungario (1967-1970) politikon. Li komence laboris kiel mekanikisto ĉe Siemens, poste en la Financa Ministrejo (1954-1959) kiel reprezentanto pri vendimpostoj.

Li laboris inter 1959 kaj 1990 en la Ministrejo de la eksteraj aferoj en diversaj postenoj: diplomato en Sofio (1961-1963), Beogrado (1963-1969), poste en diversaj postenoj de la ministrejo atingas la postenon de la ministro pri eksteraj aferoj (1989-1990)

Li estis ano de la Centra Komitato de la Komunista partio (MSZMP KB) 1985-1989, post malfondiĝo de la komunista partio (1989) en 1990 li elektiĝis prezidanto de la MSZP (Hungara Socialista Partio) kaj estis partiestro ĝis 1998 (tiu partio estas oficiale socialdemokrata). 1994-1998 ĉefministro de Hungario. Ekde 1990 parlamentano.

1996-2003: vicprezidanto de la Socialista Internacio

Li malfermis la feran kurtenon antaŭ la ŝtatanoj de la komunisma Germanio, tiel helpis la kolapson de la Honecker-reĝimo. Pro tio li estis alte respektita de Helmut Kohl, kiu donis al li meriton.

Li gvidis ĝis venko (1994) la idon de la eks-komunista partio, nomata Hungara Socialista Partio (MSZP). Tiam (1994) li iĝis ĉefministro de Hungario, sed en la parlamenta balotado de 1998 la socialista partio malvenkis kaj li abdikis pri la posteno de partiprezidanto. Poste li iom retiriĝis de la hungara politiko (sed restis parlamentano) kaj transdonis la prezidantecon al Kovács László.

Li estis ekde 2007 ĝis morto en komato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]