Gyula Katona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Katona [djula], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Katona Gyula estas hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001), membro de Bulgara Scienca Akademio. Li uzas angle la nomformon G. O. H. Katona.

Gyula Katona [1] naskiĝis la 16-an de marto 1941 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Katona frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1959-1964, poste li eklaboris en matematika instituto. Li edziĝis en 1964 baldaŭe havanta 2 filojn. Ekde la sama jaro li instruas ankaŭ en ELTE, dume li estis plurfoje gastoprofesoro en Usono, unufoje en Sovetunio. En 1982 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li partoprenis en redaktadoj de fakrevuoj, ekzemple Acta Mathematica Hungarica, Combinatorica. Li okupiĝas precipe pri kombinatoriko kaj aroteorio. Li ricevis memormedalon kaj 6 premiojn inter 1967-2005.

Verkaro (elekto)

  • A Theorem of Finite Sets (1966, 1968)
  • A Simple Proof of the Erdős–Ko–Rado Theorem (1972)
  • Extremal Hypergraph Problems and Convex Halls (1985)
  • Kombinatorika és motivációk (1996)

Fontoj