Gyula Kováts (botanikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Kováts
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1815 (1815-09-15)
en Buda
Morto 22-an de junio 1873 (1873-06-22) (57-jaraĝa)
en Buda
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikisto • paleontologo
vdr

Gyula Kováts [djula kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Gyula (malofte Kovács Gyula) estis hungara botanikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

Gyula Kováts [1] naskiĝis la 15-an de septembro 1815 en Buda. Li mortis la 22-an de junio 1873 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Kováts frekventis gimnazion en Transilvanio, poste li ĉiam interrompis la lernadojn en universitatoj de Pest, Kolozsvár kaj Vieno. En 1847 li edziĝis en Vieno. Tiutempe li okupiĝis pri la botaniko. Inter 1851-1865 li havis postenon en Hungara Nacia Muzeo, dume li ankaŭ instruis en universitato de Pest. Li estis grava kolektanto de la muzea kolektaĵo. Li kolektis preskaŭ ĉie en la tuta Hungara reĝlando. Li estis unu el la hungaraj pioniroj de paleobotaniko.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Egyetemes magyar encyclopaedia (Universala hungara enciklopedio) (400 artikoloj)
  • Új magyar füvészkönyv (Nova hungara botanika libro) (kune kun Sámuel Brassai)
  • Az ausztriai birodalom, különösen Magyarország és Erdély ritkább szárított növényei (Pli maloftaj sekigitaj kreskaĵoj de Habsburga Imperio, precipe de Hungarlando kaj Transilvanio), (1844–1850)
  • Ungarns fossile Flora (1851–1860)

Memorigilo[redakti | redakti fonton]

Li malokovris en Aggtelek en 1846 blindan hirudon havantan la baldaŭan nomon Typhlobdella kovatsii.

Fontoj[redakti | redakti fonton]