Gyula Kuti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula KUTI [djula], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kuti Gyula, angle Julius Kuti estas hungara-usona fizikisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990).

Gyula Kuti [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1940 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Kuti frekventis gimnazion kaj universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo li ekinstruis samloke en la universitato, krome li havis postenon en fizika esplorinstituto. En 1973 li instruis en Bostono. En 1979 li doktoriĝis en Budapeŝto. Ekde 1981 li esploras en San-Diego (Kalifornio). Li okupiĝas precipe pri partikla fiziko kaj kvantuma mekaniko. Li ricevis hungarajn premiojn en 1972 kaj 1975.

Verkaro (elekto)

  • Quark confinement and the quark model (1977)
  • The quark bag model (1978)

Fontoj