Gyula Laziczius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Laziczius
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1896 (1896-08-18)
en Újpest
Morto 4-an de aŭgusto 1957 (1957-08-04) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Könyves Kálmán High School
Memorigilo Gyula Laziczius
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Gyula Laziczius, hungare Laziczius Gyula estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

Gyula Laziczius naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1896 en Újpest. Li mortis la 4-an de aŭgusto 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Laziczius frekventis gimnazion en Újpest, kie li lernis la hungaran lingvon de Mihály Babits, poste li eklernis en universitato ELTE. Post unu jaro li soldatiĝis en 1915. En la sekva jaro li iĝis militkaptito kaj hejmenveninta en 1918 li finlernis la universitaton, poste li instruis en diversaj lernejoj. Pro partopreno en la Hungara Sovetrespubliko depost 1922 li ne povis instrui, tial li eklaboris en oficejo. Spite tion li denove frekventis universitaton kaj li ekokupiĝis pri lingvoj, precipe pri la fonetiko. Ekde 1933 li instruis jam en universitato. En 1950 li iĝis trudemerito. Li ricevis premion en 1933, premion Kossuth en 1990 postmorte.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés a fonológiába. - la unua lernolibro pri fonologio en la mondo - 1932 (en 1961 ankaŭ germane)
  • A magyar nyelvjárások. (La hungaraj dialektoj) 1936
  • Általános nyelvészet: Alapelvek és módszertani kérdések. 1942
  • Fonétika. 1944
  • Lehrbuch der Phonetik. 1961
  • Selected writings of Gyula Laziczius. 1966

Fontoj[redakti | redakti fonton]