Gyula Lipót Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Lipót Klein [djula klejn], germane Julius Leopold Klein, laŭ hungarlingve kutima nomordo Klein Gyula Lipót estis juda-hungardevena-germana dramisto, literaturhistoriisto, ĵurnalisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1869).

Gyula Lipót Klein [1] naskiĝis kiel Klein Gyula en 1804 en Miskolc. Li mortis la 2-an de aŭgusto 1876 en Berlino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Lipót Klein devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Vieno nur dum unu jaro. Post vojaĝado en Italio li kristaniĝis kaj li estis edukisto en grafaj familioj, dume li verkis kritikojn, foje poemojn. En 1830 li translokiĝis al Berlino, kie li iĝis kuracisto, tamen neniam li kuracadis. Li 2 jarojn estis diplomato en Ateno. Reveninta al Berlino li ĵurnaladis. Ekde la 1840-aj jaroj liaj dramoj estis prezentitaj kun sukcesoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Auf den Tod meiner Mutter, Barbara Klein (1830) - (sonetoj)
  • Maria von Medici (1848) - (tragedio)
  • Ein Schützling (1850) - (komedio)
  • Heliodora (1867) (tragedio)
  • Dramatische Werke I–VII. (1871–1872)

Fontoj[redakti | redakti fonton]