Gyula Mikó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIKÓ Gyula (pro. miko:) estis hungara farmaciisto, universitata profesoro naskita en Abrudbánya la 22-an de marto 1889 kaj mortinta en Debreceno la 26-an de februaro 1951.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Mikó diplomiĝis en 1910 en la Universitato de Koloĵvaro, li doktoriĝis pri farmacio en 1912, poste pri medicino (1921). En tiu jaro li estis la unua asistanto de la Instituto Farmacia de la universitato de Debreceno. En 1923 li organizis la apotekon de la universitato, kies li iĝis direktoro. En 1927 oni habilitis lin privatprofasoro, en 1932 li estis eksterordinara universitata profesoro. Li redaktis la revuon Orvosok és Gyógyszerészek Lapja (Debreceno). La Magyar Gyógyszerészeti Társaság en 1939 distingis lin kun medalo Jakabházy.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • A IV-ik Magyar Gyógyszerkönyv kommentárja (Debrecen, 1940).

Fonto[redakti | redakti fonton]