Gyula Miklósy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Miklósy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1839 (1839-01-10)
en Kaposvár
Morto 22-an de junio 1891 (1891-06-22) (52-jaraĝa)
en Târgu Secuiesc
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Gábor Miklósy • Aladár Miklósy • Margit MiklóssyIlona Miklósy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

MIKLÓSY Gyula [pr. miklo:ŝi djula] estis hungara aktoro, teatrestro naskiĝinta en Kaposvár la 10-an de januaro 1839 kaj mortinta en Kézdivásárhely la 22-an de junio 1891. Lia filino estis Ilona Miklósy.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Miklósy debutis en oktobro de 1859 en trupo de József Szabó (teatrestro) en Szabadka. En 1864 li mem organizis trupon el sia patra heredaĵo kaj ses jarojn ludis sia trupo en Székesfehérvár, Beregszász, Munkács, Szatmár, Pécs, Nagykanizsa. En 1870 post falo de György Molnár li transprenis por mallonga tempo la Népszínház de Buda. La 30-an de oktobro 1872 li malfermis por somero la teatron de Placo István (hodiaŭ Placo Klauzál), kiu en la 4-an de januaro 1874 forbrulis. En 1873 li konstruis en Városliget teatran rondon. Ĝis 1890 li trairis la tutan landon. En siaj lastaj jaroj li aperis en urboj de Transsilvanujo. En 1871 li estis subprezidanto de la unua aktorkongreso, poste gvidantarano de la Landa Aktorligo. El lia familio devenis pluraj aktoroj: Gyula Miklósy pli juna, Margit, Gábor kaj Aladár – liaj infanoj, kaj ties geposteuloj.

Elektitaj trupanoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon