Gyula Moravcsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Moravcsik
Persona informo
Naskonomo Moravcsik Gyula Emil Géza
Naskiĝo 29-an de januaro 1892 (1892-01-29)
en Budapeŝto
Morto 10-an de decembro 1972 (1972-12-10) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj latinagrekaturkarusahungaragermanafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Fasori Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd • Eötvös József Collegium
Familio
Infano M. Gyula Moravcsik
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • Byzantinist • klasika filologo
vdr

Gyula Moravcsik [djula moravĉik], laŭ la hungara skribmaniero Moravcsik Gyula (naskiĝis la 29-an de januaro 1892 en Budapeŝto, mortis la 10-an de decembro 1972 samloke) estis hungara filologo, sciencisto pri Bizanco, pedagogo, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1945). Lia filo estis M. Gyula Moravcsik.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Moravcsik frekventis universitaton Reĝan Universitaton en Budapeŝto. Li ankaŭ studvojaĝis al Parizo, Romo, Munkeno. En 1914 li akiris diplomon, poste li soldatiĝis, baldaŭ li estis militkaptito en Rusio. Hejmenveninta en 1920 li instruis en gimnazio, ekde 1924 li instruis en universitato. Li partoprenis en kongresoj pri Bizanco kaj li esploris en Grekio kaj Usono. Li ricevis premion Kossuth en 1949, inter 1932-1972 ankaŭ aliajn (eĉ greka, bulgara kaj germana) premiojn. Li membriĝis ankaŭ al bulgara, bavara, orientgermana, aŭstra, serba kaj greka akademioj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szent László leánya és a bizánci Pantokrator-monostor 1923
  • A magyar szent korona görög feliratai (Grekaj surskriboj de la hungara sankta krono) 1935
  • Bizánc és a magyarság (Bizanco kaj la hungareco) 1953
  • Die byzantinische Kultur und das mittelalterliche Ungarn 1955
  • Byzantium and the Magyars 1970

Fontoj[redakti | redakti fonton]