Gyula Muzsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MUZSA Gyula (pro. muĵa) estis hungara apotekisto, sportestro naskita en Bukareŝto la 27-an de julio 1862 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de februaro 1946.

Biografio

Gyula Muzsa studis en Budapeŝto, Parizo kaj Londono. Post akiro de diplomo li pasigis iom longan tempon eksterlande, poste li malfermis apotekon en Budapesto. Oni elektis lin deputito en 1906 kun programo sendependa, en 1910 kun programo de Kossuth-partio. En 1909 oni elektis lin elektis membro de Komitato Internacia Olimpia kaj li restis en tiu funkcio ĝis sia morto. Li partoprenis en la laboro de Komitato Landa pri Korpkulturo, li estis ano de la Hungara Atleta Klubo (MAC). Post la falo de Hungara Sovetrespubliko li iĝis ano de nacia kunveno kaj estis domestro. En 1927 oni nomumis lin ano de supera ĉambro.

Fonto