Gyula Petrányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Petrányi [djula petrAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrányi Gyula estis hungara kuracisto, imunologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

Gyula Petrányi [1] naskiĝis la 24-an de junio 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de marto 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Petrányi ricevis diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, poste li eklaboris en la universitata hospitalo. En 1948 li plulernis en Brito helpe de stipendio. En 1950 li estis nomita katedrestro en universitato de Debrecen, kie li estis ankaŭ vicrektoro inter 19711974. Li doktoriĝis en 1965. En 1974 li revenis al Budapeŝto. En 1983 li pensiuliĝis, tamen li pluinstruis. Li okupiĝis interalie pri la internaj malsanoj. Li ricevis diversajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A diastolés véráramlás vizsgálata az ember verőereiben (1944)
  • A belgyógyászat alapvonalai (1948) - en 1986 aperis la 11-a eldono
  • Belgyógyászati diagnosztika (1961) - en 2010 aperis la 9-a eldono
  • Autoimmun betegek (1974)
  • Belgyógyászat (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]