Gyula Prinz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Prinz [djula princ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Prinz Gyula estis hungara geologo, geografo, vojaĝisto, etnografo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (1935).

Gyula Prinz [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1882 en Rábamolnári (nuntempa vilaĝparto de Püspökmolnári). Li mortis la 31-an de decembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Prinz devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Breslau (nuntempa Wrocław). Li komencis sian karieron en universitato de Breslau en 1903. En la sekva jaro li doktoriĝis. En 1906 li partoprenis en esplorvojaĝo en meza Azio, kiun li ripetis en 1909. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1908, baldaŭe en universitatoj en Pécs kaj Szeged. En la studjaro de 1935 li estis rektoro. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1955. Li pensiuliĝis en 1957. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1936-1954.

Verkaro (elekto)

  • Utazásaim Belső-Ázsiában (1911)
  • Budapest földrajza (Geografio de Budapeŝto), (1914)
  • Magyarország földrajza (Geografio de Hungario), (1914, 1926, 1936–1938, 1942)
  • Európa természeti földrajza (Natura historio de Eŭropo), (1922)
  • Európa városai (Urboj de Eŭropo), (1923)
  • Hat világrész földrajza (Geografio de ses kontinentoj), (1943)

Fontoj