Gyula Rézler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Rézler [djula rEzler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rézler Gyula estis hungara sociologo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1998).

Gyula Rézler [1] naskiĝis la 31-an de majo 1911 en Miskolc. Li mortis la 29-an de oktobro 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Rézler frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li doktoriĝis en Szeged en 1938, ankaŭ en Pécs en 1941. En 1943 li fondis instituton, kiun li mem gvidis komence. Post la 2-a mondmilito li estis konsilinto la ministerio. En 1947 li ekinstruis en universitato en Pécs, sed en la sekva jaro li migris al Aŭstrio, en 1952 al Usono. Li instruis en diversaj universitatoj en Usono ĝis la pensiuliĝo en 1976, poste li laboris kiel juĝisto pri laborproblemoj. Ekde 1969 li denove kontaktiĝis kun Hungario kaj precipe post fino de la socialismo li aranĝis kursojn, eĉ ekde 1997 li instruis en teknikuniversitato en Budapeŝto. En 2001 li plene revenis al Budapeŝto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar nagyipari munkásság kialakulása 1867-1914
  • Bevezetés a szociológiába (Enkonduko al la sociologo)
  • Automatization and Industrial Worker (1969)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.