Gyula Rudnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula RUDNAY [djula rudnai], hungare Rudnay Gyula estis elstara hungara pentristo, grafikisto, profesoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál.

Memortabulo pri Rudnay en Baja

Li naskiĝis en la 9-an de januaro 1878 en tiama Pelsőc (nun Plešivec, Slovakio). Li mortis en la 4-an de januaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio

Li frekventis artan ĉeflernejon en Budapeŝto inter 18931894, poste ĝis 1902 en Munkeno, sed ĉiusomere li aliĝis al Artkolonio de Nagybánya. Li vizitis ankaŭ Romon kaj Parizon. Komence de la 20-a jarcento li pentradis en Budapeŝto. Lia ekspozicio en 1918 portis sukcesojn, same en 1924 en Vieno. Ekde 1922 li instruis en la ĉeflernejo. En 1947 li fondis artkolonion en Baja. Post 2 jaroj li ricevis premion Kossuth.

Verkoj (selekto)

  • Ripozanta virino Pihenő nő 1910-aj jaroj
  • Memportreto (tempo nekonata)
  • Strato en Bábony Bábonyi utca, 1942
  • Nonteta pejzaĝo Dombos táj, 1941

Fontoj

  • Hungara Vikipedio