Gyula Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Simon
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1899 (1899-12-27)
en Sighișoara
Morto 4-an de oktobro 1982 (1982-10-04) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juristo • verkisto de nefikcio
vdr

SIMON Gyula (pro. ŝimon) estis hungara juristo naskita en Segesvár la 27-an de decembro 1899 kaj mortinta en ? la 4-an de oktobro 1982.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Simon studis en la komerca akademio kaj poste juron en la Universitato de Budapeŝto, li doktoriĝis en 1923, en 1928 li faris akzamenon de juĝisto kaj advokato. De 1921 li laboris pli ol du jardekoj ĉe la ŝparkaso Belvárosi Takarékpénztár Rt., kie en 1931 li estis gvidinto de sekretariejo, en 1935 firmestro. De 1947 li estis financa konsilanto de Malpezindustria Centro, poste de 1948 li laboris en Centra oficejo de la Ŝtataj Bankoj. De 1948 li estis prokuroro, poste jurkonsilanto de la Hungara Nacia Banko. De 1963 li redaktis la revuon de la jurligo Határidő Napló. Li estis kunlaboranto de la referenclibro (leksikono) pri diplomatio kaj internacia juro, de Jogi lexikon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A meghitelezés néhány alapvető kérdése (Bp., 1957);
  • Devizajog (Iván Meznerics, János Hidas , Bp., 1959);
  • A nemzetközi kereskedelmi választott-bíráskodás alapvető kérdései Magyarországon (Bp., 1962);
  • Ipari törvény alkalmazásai (Bp., 1963).

Fonto[redakti | redakti fonton]