Gyula Wlassics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:16, 20 feb. 2014 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Barono Gyula Wlassics [djula vlaŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Wlassics Gyula estis hungara juristo, politikisto, profesoro, ministro, membro (korespondanta en 1886, ordinara en 1892, direktora en 1901) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis zalánkeméni.

Gyula Wlassics
Gyula Wlassics kiel ministro

Gyula Wlassics [1] naskiĝis la 17-an de marto 1852 en Zalaegerszeg. Li mortis la 30-an de marto 1937 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Wlassics frekventis gimnaziojn en Nagykanizsa kaj Pest (urbo), universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno. Post la jura diplomo en 1875 li eklaboris en juĝejo, baldaŭe en la ministerio, fine li estis prokuroro. Inter 1890-1895 li instruis en Universitato de Budapeŝto, sed tiutempe (kaj poste) li estis ankaŭ parlamenta deputito. Inter 1895-1903 li estis ministro pri religio kaj edukado. Li strebis por la libera religio (ankaŭ akcepto de la judismo), krome li instalis 600 bazlernejojn kaj 3 fakultatojn. En 1916 li ricevis la rangon barono. Ekde 1918 li iĝis membro en la supera ĉambro, eĉ li estis ties prezidanto. Li ricevis premiojn en 1897, 1926, 1930.

Fontoj