György Bodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BODOR György estis hungara juristo, ĉefsekretario de hungara radikalisma partio. Li naskiĝis en Kézdivásárhely la 24-an de aprilo 1904 kaj mortis en Budapeŝto la 8-an de septembro 1976.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bodor pristudis juron en Budapeŝto. Post sia juĝa kaj advokata ekzameno (1932) li malfermis advokatan oficejon. Li estis ano, malllongtempe ĉefsekretario de Asocio Miklós Bartha, ano kaj intermite ĉefsekretario de Magyar Radikális Párt (Hungara Radikala Partio) gvidite de Endre Bajcsy-Zsilinszky. En 1939 li estis ekonomidirektoro de Belvárosi Színház en Budapeŝto. Ekde 1940 li estis entreprenjuristo. En 1945 li estis unu el organizintoj de la Nemzeti Paraszt Párt (Nacia Kamparana Partio). Li partoprenis en la organizo de koloniigo de sikuloj el Bukovino en 1941 al Bácska, kaj en departementojn Baranya kaj Tolna. En 1962 oni arestis lin pro ofendo de eksterpolitikaj interesoj kaj oni kondamnis lin je tri jaroj kaj duono. Li liberiĝis publikamnestie (1963).

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Kossuth Amerikában. Kossuth a magyar igazságért (válogatta B. Gy., Bp., 1944).

Fonto[redakti | redakti fonton]