György Elekes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ELEKES György (elekeŝ) estis rumania hungara ĵurnalisto. poeto naskita en Kézdivásárhely la 19-an de majo 1894 kaj mortinta en Sfântu Gheorghe la 20-an de novembro 1969.

Kariero[redakti | redakti fonton]

György Elekes finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li pasigis ses jarojn en militkaptiteco en Siberio, poste li havigis diplomon pri juro en Budapeŝto. En 1922 li loksidiĝis en Târgu Secuiesc, kie li redaktis la satirikajn gazetojn Flekken kaj Bogáncs. En 1923 li malfermis librovendejon en Braŝovo, inter 1923 kaj 1932 li eldonis la gazeton Színházi Újság, redaktis la Hétfői Brassói Hírlap (1925-27) kaj Brassói Napló. Li estis ano de la Kemény Zsigmond Társaság. Li verkis poemojn, privojaĝskribaĵojn, li tradukis kaj reverkis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Szibériában pergő homokszemek zenéje (poemoj, Kézdivásárhely, 1921);
  • Szürke csendben (poemoj, Kézdivásárhely, 1922);
  • Bábszínház (poemoj, Kézdivásárhely, 1923);
  • Mindegy (poemoj, Kézdivásárhely, 1924);
  • Szívek harca (romano, sub plumnomo Katolnay László, Bukarest, 1926).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon