György Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Klein
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1925 (1925-07-28)
en Budapeŝto
Morto 10-an de decembro 2016 (2016-12-10) (91-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco HungarioSvedio
Familio
Edz(in)o Éva Klein
Okupo
Okupo biologo • universitata instruisto • verkistokuracisto • filmaktoro
vdr

György KLEIN [klejn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klein György, svede Georg Klein estis hungara-sveda kuracisto, imunologo, onkologo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1983), membro ordinara de Sveda Reĝa Scienca Akademio.

György Klein [1] naskiĝis la 28-an de julio 1925 en Budapeŝto kaj mortis la 10-a de decembro 2016.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Klein devenis el juda familio, tial li deportiĝis, tamen li sukcese rifuĝis, poste kaŝiĝis fine de la 2-a mondmilito. Baldaŭe li frekventis universitatojn en Szeged kaj en sia naskiĝurbo. En 1947 li edziĝis al Éva Klein, en la sekva jaro ili migris al Svedio. Ili ekhavis esplorajn postenojn en universitata instituto de Stokholmo. En 1950 li esploris en Philadelphia, en la sekva jaro li ricevis kuracistan diplomon en Stokholmo, krome li ekinstruis. Li estis katedrestro inter 1957-1993. En 1961 li estis gastoprofesoro en Stanford, inter 1973-1993 en Jerusalemo. Li okupiĝis pri esplorado de kanceroj. Li ricevis diversajn (ankaŭ eksterlandajn) premiojn kaj memormedalojn ekde 1960.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Histocompatibility changes in tumors (1958) (kun sia edzino)
  • Antigenic properties of lymphomas induced by the Moloney agent (1964) (kun sia edzino)
  • Genetic determinants of morphological differentiation in hybrid tumors (1972) (kun aliaj)
  • How one thing has led to another. (1989) (kun sia edzino)
  • A tudomány körül(Ĉirkaŭ la scienco), (1995)
  • Vak akarat és önző DNS (2001) - elektitaj eseoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]