György Vályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁLYI György (va:ji djoerdj) estis hungara inĝeniero naskita en Koloĵvaro en 1756 kaj mortis en ? post 1830.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vályi studis en la Collegium Oeconomicum de Szempc. Li estis verŝajne la inĝeniero de la grandbieno Esterházy. Li faris mapon en 1788 pri la regiono de Tarna, en la sekvaj jaroj pri la regiono de Ipoly, poste pri la parto de Danubo en ĉirkaŭaĵo de Visegrád. Lia mapo farita en 1790-aj jaroj montras la malnovan akvoreton de la Hanság kaj ĝia ĉirkaŭajo kun la malsupera fluo de Rába kaj Répce. Li laboris ĉe Garam, poste de 1823 kune kun Keresztély Raisz li mezuris la akvoregionon de Tisza, Zagyva kaj Tarna inter TiszakürtJászkisérÚjszász - Szolnok. Li estis unu el la plej elstaraj kartografiaj inĝenieroj de la 18-a jarcento.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]