Győző Knaller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Győző Knaller
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1873 (1873-09-11)
en Braŝovo
Morto 14-an de julio 1932 (1932-07-14) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KNALLER Győző (pr. djoe:zoe:) estis saksdevena hungara socialdemokrata politikisto, ministro, originale bakisthelpanto naskita en Braŝovo la 11-an de septembro 1873 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de julio 1932.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Knaller estis de 1892 ano de la socialdemokratia partio, de 1898 sekretario de partiorganizaĵoj de Braŝovo, poste de Ŝegesvaro, de 1911 en Budapeŝto ano de landa germana elektitularo de partio, de 1917 ĝia sekretario. Dum la burĝa demokratia revolucio de oktobro 1918 li estis vicprezidanto de la Germana Nacia Konsilantaro. Pli poste li estis nacimalplimulta ministro en la registaro de Gyula Peidl (1-6-a aŭgusto 1919), poste de 1922 ano de nacia kunsido.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.