Gábor Fodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Fodor
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1962 (1962-09-27) (61-jaraĝa)
en Gyöngyös
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Law
Familio
Edz(in)o Ágnes Honecz
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gábor Fodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Gábor estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, juristo, profesoro.

Gábor Fodor [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1962 en Gyöngyös.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Fodor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo inter 1977 kaj 1981, poste li plulernis en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd, kie li akiris diplomon en 1987. Menciindas, ke lia studenta amiko estis Viktor Orbán kaj ankaŭ aliaj baldaŭaj politikistoj, eĉ ili fondis novan partion sen permeso en 1989. Inter 1989 kaj 1994 li instruis en la supre menciita universitato. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 2010 (kun interrompo en 1993, ĉar li ne konsentis kun la partia politiko). Li aliĝis al la liberaluloj en 1994, en la sama jaro kaj en 1995 li estis ministro pri eduko, ministro pri medio kaj akvo en la jaroj 2007 kaj 2008. En la jaroj 2008 kaj 2009 li estis partiestro de la liberaluloj. En 2010 li forlasis la politikon kaj li instruis, sed en 2013 li fondis novan liberalan partion, en la sekva jaro li denove estis elektita parlamentano. Li eksedziĝis havanta 2 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]