Géza Berey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Berey
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1908 (1908-01-17)
en Satu Mare
Morto 20-an de aŭgusto 1982 (1982-08-20) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Familio
Edz(in)o Piroska Csányi
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

BEREY Géza [pr. berei] estis hungara ĵurnalisto naskiĝinta en Satmaro 17-an de januaro 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de aŭgusto 1982. Berey estis la edzo de ĵurnalistino Piroska Csányi.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Berey estis kunlaboranto de Szamos, Szatmári Újság, Aradi Közlöny, Brassói Lapok, Független Újság, Keleti Újság. Li redaktis en 1930-31 Nagykároly és Vidéke, en 1931 Szamos, en 1932 Mai Nap. Li estis komdanita trifoje de rumanaj aŭtoritatoj je senliberigo. En 1938 li translokiĝis en Hungarujon kaj iĝis kunlaboranto de Délmagyarország de Segedo, en 1943-44 ĝia ĉefredaktoro kaj posedanto. Post la germana okupado (19-a de marto 1944) oni arestis lin, internigis kaj forportis en Dachaun. Post 1945 li denove estis ĵurnalisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Amerika (raportromano, Szatmár, 1933);
  • Erdélyi monográfia (red. kun Aladár Várady, Szatmár, 1935);
  • Néhány szó az újságírásról (studo, Szatmár, 1936);
  • A magyar újságírás Erdélyben 1919-1939 (Szeged, 1940);
  • Hitler-Allée (rakontoj, Bp., 1979)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon