Géza Geider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Geider
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1849 (1849-11-30)
Morto 17-an de januaro 1927 (1927-01-17) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Géza Geider ( naskiĝis en la 1850 ? – mortis la 17-an de januaro 1927 en Budapeŝto) – vicprezidanto de E. R. A. en Nové Zámky, vicdelegito de UEA; konata ankaŭ kiel volapükisto; en Nové Zámky unua persono, kiu komencis propagandi E-on; partoprenis kelkajn kongresojn kaj gvidis plurajn kursojn de E-o; profesie laboris kiel parlamenta stenografisto en Budapeŝto, poste fariĝis interpretisto kaj lingva profesoro (parolis 7 eŭropajn lingvojn); en Nové Zámky estis urboficisto kaj en la jaro 1906 kiel urbestro akceptis kaj salutis la inventiston Thomas Alva Edison; mortis en granda malriĉeco.