Géza Nyiredi
Géza Nyiredi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1924 en Kluĵo |
Morto | 25-an de julio 1990 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • pulmonologo |
Géza NYIREDI [njiredi] (aŭ Nyíredy [njIredi]), laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyíredy Géza, estis hungara kuracisto, profesoro kaj pulmonologo.
Géza Nyiredy [1] naskiĝis la 16-an de marto 1924 en la urbo Kluĵo, hungare Kolozsvár [KOloĵva:r], de Rumanio. Li mortis la 25-an de julio 1990 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Géza Nyiredy apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li studis en la universitato komence en sia naskiĝurbo (tiam parto de Hungario), poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en Budapeŝto en 1948. Inter 1942-1944 li ankaŭ laboris en anatomia instituto. En 1949 li partoprenis tutlande en injektadoj de vakcinoj, li ankaŭ praktikadis en kliniko pri pulmomalsanoj, kie li ankaŭ instruis. Post jaroj li atingis pli altajn postenojn, eĉ li iĝis hospitala ĉefkuracisto, en 1951 li estis nomumita universitata adjunkto. Inter 1952-1956 li direktis la instruadon de pulmonologoj. De 1961 li estis ĉefkuracisto de pulmosekcio 4-a de Malsanulejo János. En 1969 li akiris la sciencan gradon de kandidato.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A bronchiektázia betegség és klinikai jelentősége (1963)
- Klinikai megfigyelések bronchiektázia betegségben (1967)
- Klinikai megfigyelések bronchiesztézia betegségben (1969) - disertaĵo
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio en Magyar Életrajzi Lexikon(Hungara Biografia Leksikono)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine