Háromhuta

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Háromhuta estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak. Három signifas: tri, ĉar estis tri vitrofarejoj nomumitaj Malnova, Nova kaj Meza Huta. La 3 Huta-setlejoj formas la municipon.

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

Háromhuta situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Regéc kun iama fortikaĵo troviĝas 7, Sárospatak 30, Miskolc 70 km-ojn.

[redakti] Historio

En tiu ĉi arbara regiono Francisko Rákóczi la 2-a fondis vitrofarejojn en 1698, kiuj konsumis multe da arboj. Ĝis 1916 oni produktis botelojn precipe por vino de Tokaj. Poste la vilaĝanoj vivtenis sin el forstrumado. Dum la socialismo kolĥozo ne formiĝis, ĉar mankis la agrikulturado. Vilaĝservo estas poŝto.

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Komunumoj pri huta (=vitrofarejo) en Hungara reĝlando

Almaszeghuta Háromhuta Kishuta Murányhuta
Répáshuta Szalánchuta Vágáshuta

[redakti] Fontoj

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.vendegvaro.hu
  • w.nagyvofely.hu
  • w.gyaloglo.hu
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj