Signau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Häleschwand)
Ĉi tiu artikolo temas pri iama komunumo. Por iama distrikto rigardu la paĝon Signau (distrikto). Por fervoja stacio legu la artikolon Signau (stacidomo).
Signau
Blazono de Signau
Blazono de Signau
Blazono de Signau
Signau
Signau
Signau
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Koordinatoj  46° 55′ 19″ N 7° 43′ 36″ O / 46.92194 °N, 7.72667 °O / 46.92194; 7.72667 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 19″ N 7° 43′ 36″ O / 46.92194 °N, 7.72667 °O / 46.92194; 7.72667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2719
Areo 22,1 km²
Alteco 683 m super marnivelo
Poŝtkodo 3534
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Signau
Mapo de Signau
Mapo de Signau
vdr

Signau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto kaj ek de la 1-a de januaro komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2719 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schüpbach

Signau situas en la Emme-Valo ĉe la bordo de la rivereto Schüpbach, kiu estas flanka rivero de Emme.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj Signau kaj Schüpbach, kaj la setlejoj Höhe, Mutten kaj Häleschwand.

La komunumo en ciferoj[redakti | redakti fonton]

Ligna ponto trans Emme ĉe Schüpbach en la komunumo Signau

La plej alta punkto de Signau estas la monteto Blasenfluh, kiu situas sur alteco de 1115 m. s.m.. La vilaĝokerno mem situas sur alteco de 683 m s.m., dum ĝia plej malalta punkto estas Eygrund ĉe la bordo de Emme sur alteco de 647 m s.m..

La limo de la komunumo havas longecon de 27 km. Ĝi kovras entute areon de 22,15 km², de kiuj 7,86 km² estas kovritaj de arbaro, 12,45 km² utiligataj por agrikulturo, 1,59 km² loĝataj kaj 0,25 km² dezertaj.

Ekonomie Signaŭ estas ankaŭ hodiaŭ ĉefe agrikultura komunumo. Sur ĝia tereno ekzistas 142 agrikulturaj entreprenoj, en kiuj laboras 405 personoj. En la 38 industriaj entreprenoj laboras 271 personoj, dum en la servoperada sektoro ekzistas 67 entreprenoj kun 318 kunlaborantoj. En la komunumo ekzistas entute 994 laborlokoj. (La stato de la ciferoj estas de la 1-a de januaro 2007, laŭ la retejo de la komunumo.)

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Signau limas en nordo al Lauperswil, en oriento al Langnau en Emme-Valo, en sudokcidento al Eggiwil, en sudo al Röthenbach en Emme-Valo, kaj en okcidento al Bowil kaj Oberthal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Signau situas ĉe la fervojlinio de Langnau en Emme-Valo al Berno, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S2 de BLS AG. Tra la komunumo ankaŭ pasas poŝtaŭtolinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Signau datiĝas el la jaro 1130 kiel Signouwe.

Unuaj homaj setlejoj en la Schüpbachvalo ekzistas nur ek de la 8-a jarcentoj, kiam alemanoj enmigris en la regionon, senarbarigis ĝin kaj fondis vilaĝojn. En mezepoko en Signau regis lokaj etnobeloj la Baronoj de Signau, kiuj unuan fojon estis menciitaj en la supre indikita dokumento.

Post la formorto de la Baronoj de Signau la komunumo fariĝis posedaĵo de Berno, kiu el la iama regejo kreis la voktejon Signau, kiu korespondas al la hodiaŭa distrikto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]