Héctor Germán Oesterheld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Héctor Germán Oesterheld

Héctor Germán OESTERHELD (23-a de julio de 1919 - malaperigita en 1977 kaj probable mortigita en 1978[1]) estis argentina verkisto de bildliteraturo kaj noveloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum li studadis Geologion, li laboris kiel korektisto, kaj en 1943 publikigis sian unuan verkon "Truila y Miltar" en la suplemento de la ĵurnalo La Prensa. Post la fino de la kariero, li forlasis la Geologion kaj dediĉis sin al verkado.

Li komencis skribi por la eldonejoj Codex kaj Abril per infanrakontoj kaj scienca disvastigo. Li verkis siajn unuajn historiojn por bildliteraturo por la gazeto Cinemisterio, de la eldonejo Abril, en 1951: "Alan y Crazy", "Lord Commando" kaj "Ray Kitt". Tiu ĉi lasta estis la komenco de lia kunlaboro kun Hugo Pratt.

La unua el liaj gravaj roluloj estis la provpiloto Bull Rocket, kiu unuafoje aperis en la numero 176 de la revuo Misterix de 1952, desegnita de la itala Paul Campani.

Tiun ĉi sekvis Serĝento Kirk en 1953, kun Pratt. Eĉ se temis pri la klasika vesterno, li uzis novecajn teĥnikojn.

En la numero 297 de Rayo Rojo aperis nova rolulo, la boksisto Indiano Suárez, desegnita de Carlos Freixas.

Liaj roluloj komencis esti popularaj kaj li ankaŭ kunlaboris kun la eldonejoj Códex kaj Columba.

Ediciones Frontera[redakti | redakti fonton]

Oesterheld en la tempo de Editorial Frontera

En 1957 li fondis, kune kun sia frato Jorge, Ediciones Frontera (Eldonejo Landlimo), kiu komencis publikigi romanecajn versiojn de la historioj de Bull Rocket kaj Sarĝento Kirk. La sukceso kondukis lin al la publikigo de la revuoj Hora Cero kaj Frontera, kies enhavo estis plejparte verkitaj de Oesterheld mem.

La sekva famiĝinta rolulo estis Ernie Pike, militĵurnalisto rakontanta batalojn de la Dua Mondmilito, desegnita denove de Hugo Pratt. Li baziĝis en vera kronikisto Ernest Pyle, sed Pratt bazis la konturon de la vizaĝo de la rolulo sur Oesterheld mem. Li zuis genran modelon, sed apartiĝis de la konvencioj, kaj fokusiĝis sur la historioj de nekonataj soldatoj. La publikigo estis granda sukceso, kaj la rolulo havis proprajn revuojn, kiel Cuaderno Rojo (Ruĝa kajero) aŭ Grandes batallas (Grandaj bataloj).

Aliaj postaj roluloj kreitaj de Oesterheld estis "Ticonderoga", ankaŭ kun Pratt; "Randall the Killer", kun Arturo del Castillo; "Sherlock Time", kun Alberto Breccia; "Joe Zonda" kaj "Rolo, el marciano adoptivo" kun Francisco Solano López.

La 4-an de septembro de 1957 aperis la plej sukcesa rolulo de la eldonejo: El Eternauta (La Eternaŭto), kun desegnoj de Francisco Solano López, en Hora Cero semanal. La historio traktas pri vojaĝanto de la eterneco kiu aperas ĉe Oesterheld mem, kaj rakontas al li la historion de terura eksterterana invado en Buenos Aires. Ĝi aperis tutsemajne ĝis 1959, kun granda sukceso, kaj estis poste plurfoje reeldonita.

La eldonejo fermis post kvin jaroj, pro ekonomiaj problemoj, kaj la foriro de diversaj kunlaborantoj al aliaj medioj.

Posta kariero[redakti | redakti fonton]

Post la fermo de Eldonejo Frontera, Oesterheld daŭrigis la verkadon por aliaj eldonejoj. En 1962 li komencis en Misterix, kune kun Alberto Breccia, alian el siaj plej akceptitaj kreaĵoj: Mort Cinder.

Lia verko komencis montri politikan engaĝiĝon. En 1968 la eldonejo Jorge Álvarez decidis verki serion de biografioj de historiaj figuroj de Latinameriko. La unua temis pri Che Guevara. Ili planis verki alian pri Eva Perón, sed la militista registaro ĝin forprenis kaj malpermesis la eldonon. La originalo reaperis multe pli poste kaj estis pulikigita en 2001.

En 1969 li verkis novan version de "El Eternauta", pli engaĝitan. La publikigado estis abortigita.

Oesterheld publikigis mikrorskontojn sub la titolo "Sondas" (Sondoj) en la kolektiva libro "La argentinanoj en la Luno".

Dum la milita diktaturo de 1970 en Argentino, Oesterheld aliĝis kun siaj filinoj al la gerila grupo Montoneros, de kiu li estis gazetarestro.

Kun stilo simila al tiu de la lasta versio de La Eternaŭto, li verkis alian historieton, pri alia eksterterana invado, "La milito de la Antartes". Ĝi restis nefinita pro la fermo de la ĵurnalo en kiu ĝi publikiĝis. Novaj kreitaĵoj, inklude de El Eternauta II, okazigis novajn kunpusiĝoj kun la cenzuro de la diktaturo.

Malaperigo[redakti | redakti fonton]

Oesterheld devis fariĝi klandestina, kaj la 27-an de aprilo de 1977 li estis ostaĝita fare de la armitaj fortoj, kune kun liaj kvar filinoj: Diana (21), Beatriz (19), Estela (25) kaj Marina (18).[2]. Oni neniam plu vidis lin, kaj li fariĝis unu el la 30.000 malaperigitoj dum la tiel nomata Procezo de Nacia Reorganizado. Ankaŭ malaperis liaj bofiloj kaj nepoj.

Li ne estis juĝata kaj oni neniam trovis lin. Oni vidis lin ankoraŭ viva en la fifama Meĥanika Lernejo de la Ŝiparmeo (ESMA) kaj plej probable li estis lanĉita al la Atlantika oceano, kiel miloj da argentinanoj. Oni supozas ke li estis murdita en 1978.

Post lia morto[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Oesterheld oni faris multajn omaĝojn al lia verko. Unu el la unuaj okazis en 1983, post la fino de la milita registaro. Félix Saborido kreis pos la revuo Feriado Nacional ilustraĵon kunigantan plejmulton de la roluloj de la aŭtoro, manifestaciinta kun granda afiŝo kun la demando "Kie troviĝas Oesterheld?"

En 1991 granda murpentraĵo estis inaŭgurita en la metroo de Bonaero, kun ilustraĵo de "La eternaŭto".

Lia kazo estis studita en la juĝejoj de Nurenbergo, Germanio, kiel sekvo de la batalo kontraŭ la senpuneco de la diktaturo.

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Héctor Oesterheld scipovis Esperanton. Lia edzino rakontis ke li legis Esperantlingvajn librojn kaj ke li esprimis en diversajn publikigaĵojn esperantistajn idealojn. Post intervjuo al ŝi en la argentina ĵurnalo La Nación oni publikigis raporteton pri li en la revuo Esperanto en la jaro 1997.

Ŝajne li interesiĝis pri Esperanto inter la jaroj 1947-55, post la publikigo de la romano "666" fare de Hugo Wast (1943) en kiu la Antikristo malaperigas ĉiujn aliajn lingvojn el sur la planedo. Eble ankaŭ la personeco de Tibor Sekelj influis lin.

Ne estas konata iu ajn skribaĵo lia pri E-o ĉar lia persona arĥivo estis malaperigita kune kun li de la armea diktaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Unua etapo[redakti | redakti fonton]

  • Alan y Crazy, kun desegnoj de Eugenio Zoppi.
  • Ray Kitt, kun desegnoj de Hugo Pratt.
  • Bull Rocket, kun desegnoj de Paul Campamani, Francisco Solano López kaj aliaj.
  • Sargento Kirk, kun desegnoj de Hugo Pratt.
  • Tarpón, kun desegnoj de Daniel Haupt.
  • Uma-Uma, kun desegnoj de Francisco Solano López
  • Indio Suárez, kun desegnoj de Carlos Freixas kaj Carlos Cruz.
Oesterheld kun ekzempleroj de liaj publikigaĵoj

Ediciones Frontera[redakti | redakti fonton]

  • Ticonderonga (1957), kun desegnoj de Hugo Pratt kaj Gisela Dexter. Militeca.
  • Rolo, el marciano adoptivo (1957), kun Francisco Solano López. Sciencfikcia.
  • Nahuel Barron (1957), kun desegnoj de Carlos Roume.
  • Ernie Pike (1957), kun desegnoj de Hugo Pratt, Francisco Solano López, Alberto Breccia kaj otros. Bélica.
  • El Eternauta (1957-1959), la plej populara de liaj verkoj, kun desegnoj de Solano López.
  • Cayena (1958), kun desegnoj de Daniel Haupt.
  • Dr. Morgue (1959), kun desegnoj de Alberto Breccia.
  • Buster Pike (1959), kun desegnoj de Julio Schiaffino.
  • Randall, kun desegnoj de Arturo del Castillo. Vesterno.
  • Lacky Piedras, kun desegnoj de Carlos Cruz. Navigantoj.
  • Tipp Kenya, kun desegnoj de Carlos Roume. Pri ĉasisto en Afriko.
  • Verdugo Ranch, kun desegnoj de Ivo Pavone. Western.
  • Patria vieja (1958), kun desegnoj de Carlos Roume kaj Juan Arancio.
  • Hueso clavado, kun desegnoj de Ivo Pavone.
  • Leonero Brent, kun desegnoj de Jorge Moliterni.
  • Rul de luna, kun desegnoj de Francisco Solano López y Horianski.
  • Capitán Lázaro, kun desegnoj de Enrique Cristóbal. Spionoj en la Dua Monmilito.
  • Pichi, kun desegnoj de Carlos Roume. Aventuroj de hundo.
  • Sherlock Time, kun desegnoj de Alberto Breccia.
  • Tom de la pradera, kun desegnoj de García Seijas.
  • Lord Crack, kun desegnoj de Hugo Pratt, Bertolini, Moliterni kaj Flores
  • Amapola negra, kun desegnoj de Solano López.
  • Joe Zonda, kun desegnoj de Solano López kaj Julio Schiaffino.
  • Pereyra, taxista (1960), kun desegnoj de Leopoldo Durañona.
  • Mortimer, kun desegnoj de Rubén Sosa.
  • Doc Carson, kun desegnoj de Carlos Vogt.
  • Cachas de oro (1961), kun desegnoj de Carlos Vogt.
  • Santos Bravo, kun desegnoj de Arancio.
  • Historias de la ciudad grande, kun desegnoj de Leandro Sesarego, Ángel A. Fernández kaj García Seijas.
  • Paul Neutrón (1962), kun desegnoj de Schaffino.

Lasta etapo[redakti | redakti fonton]

  • Capitán Caribe (1961), kun desegnoj de Dino Battaglia. Piratoj.
  • El Eternauta (1969), kun desegnoj de Alberto Breccia. Nova versio de la historio.
  • Mort Cinder (1962), kun desegnoj de Alberto Breccia.
  • Marcianeros (1962), kun desegnoj de Solano López
  • León Loco (1963), kun desegnoj de García Seijas.
  • Lord Pampa, kun desegnoj de Solano López.
  • Watami, kun desegnoj de Moliterni.
  • Artemio, el taxista de Buenos Aires, kun desegnoj de Néstor Olivera kaj Pablo Zahlut.
  • Tres por la ley, kun desegnoj de Marchionne y José Massaroli.
  • Argón el justiciero, kun desegnoj de Vogt.
  • Brigada Madeleine, kun desegnoj de Gómez Sierra.
  • Aakón, kun desegnoj de Ángel A. Fernández kaj José Massaroli.
  • Kabul de Bengala, ckun desegnoj de Horacio Altuna.
  • Roland el Corsario, kun desegnoj de José Luis García López kaj aliaj.
  • Marvo Luna, kun desegnoj de Solano López.
  • Russ Congo, kun desegnoj de Carlos Clement.
  • Nekrodamus (1975), kun desegnoj de Horacio Lalia. Pri ĉasisto de monstroj.
  • Loco Sexton, kun desegnoj de Arturo del Castillo.
  • La guerra de los Antartes (1970), kun desegnoj de León Napoo kaj Gustavo Trigo.
  • Herida Mortal (1963), kun desegnoj de Durañona.
  • Watami (1976), kun desegnoj de Jorge Moliterni.
  • Vida del Che] (1968), kun desegnoj de Alberto kaj Enrique Breccia, biografio de Che Guevara.
  • Evita, vida y obra de Eva Perón (1970), kun desegnoj de Alberto Breccia, biografio de Eva Perón. Ne publikigita en tiu momento, eldonita en 2002
  • 450 años de Guerra Contra el Imperialismo (1973), kun desegnoj de Leopoldo Durañona, reeldonita en 2004 kun la nomo: "Latinoamérica y el Imperialismo, 450 años de guerra".
  • El Eternauta II (1976), kun desegnoj de Solano López.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Accorsi, Diego, en la revuo Lo mejor de H. G. Oesterheld, Editorial Columba, 2001.
  • Cáceres, Germán, Oesterheld, Ediciones del Dock, 1992.
  • Gociol, Judith y Rosembreg, Diego, La historieta argentina, Ediciones de la Flor, 2000.
  • Sasturain, Juan, "El Eternauta: tres veces Salvo" en El Eternauta, Ediciones Colihue, 1996.
  • Trillo, Carlos kaj Saccomanno, Guillermo, Historia de la historieta argentina, Record, 1980.
  • Libro de Fierro Nº 1, Especial Oesterheld (1952-54), Ediciones de la Urraca, 1985.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]