Hélène Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hélène Smith
Persona informo
Hélène Smith
Naskiĝo 19-an de decembro 1861 (1861-12-19)
en Martigny
Morto 10-an de junio 1929 (1929-06-10) (67-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioSvislando vd
Profesio
Okupo pentristo • psychic • mediumo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hélène SMITH (naskiĝinta en 1861 - mortinta en 1929) estis fama franca psikisto de la malfrua 19-a jarcento, kiu pretendis povi komuniki kun marsanoj. Ŝi skribis la marsanajn interkomunikojn surpapare kaj tradukis ilin en la francan, popularigantne aŭtomatan skribadon. En 1900, Smith famiĝis pro la publikiĝo de Des Indes à la Planete Mars ("De Barato al Marso") de Théodore Flournoy, Profesoro de Psikologio ĉe la Universitato de Ĝenevo. La libro estis furoro.

Hélène Smith estis konata per la superrealistoj kiel la Muzo de Aŭtomata Skribado. Ili konsideris ŝin pruvon de la povo de la superreala kaj simbolo de superrealista scio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Théodore Flournoy, Des Indes à la planète Mars Arkivigite je 2009-12-01 per la retarkivo Wayback Machine, Étude sur un cas de somnambulisme avec glossolalie, Éditions Alcan et Eggimann, Paris et Genève, 1900 (en la franca)