Palaco Matignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hôtel Matignon)
Palaco Matignon
private mansion • palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Jean Courtonne • Antoine Mazin vd
Estiĝo 1722
Lando Francio vd
Situo Saint-Thomas-d'Aquin
Situanta sur rue de Varenne
Poŝtkodo 75007
Situo
Geografia situo 48° 51′ 16″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo)48.8544444444442.3208333333333Koordinatoj: 48° 51′ 16″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo)
Palaco Matignon (Francilio)
Palaco Matignon (Francilio)
DEC
Palaco Matignon
Palaco Matignon
Lokigo de Francilio en Francio
Situo de Palaco Matignon
Map
Palaco Matignon
Posedata de French State vd
Retejo http://www.gouvernement.fr/premier-ministre
vdr
Palaco Matignon

Palaco Matignon (franclingve Hôtel Matignon) estas la oficiala loĝdomo de la ĉefministro de la Franca Respubliko. Ĝi estas lokita en Parizo ĉe strato Varenne ( 8-a arondismento).

Matignon estas nature ne vera hotelo, sed palaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Palaco Matignon estis konstruita en 1722 laŭ ordono de François-Henri De Montmorency-Boutteville, marŝalo de Luksemburgio, danke al la arkitekto Jean Courtonne. Ĉar la konstruado fariĝis pli multekosta ol unue konjektita, la marŝalo devis vendi la palacon al la familio DE MATIGNON. La palaco poste spertis multajn sinsekvajn proprietulojn : la monaka reĝa familio GRIMALDI, la dancistino Anne Éléonore FRANCHI kaj la bankisto Quentin CRAWFORD.

En 1808, la konstruaĵo estis vendita al la fama Charles-Maurice de Talleyrand, kiu devis rapide revendi ĝin al Napoleono la 1-a. Komence de la monarkia restarigo, Ludoviko la 18-a interŝanĝis ĝin por la Palaco Elizeo kun la fratino de la estonta reĝo Ludoviko-Filipo, Bathilde D'ORLÉANS. Tiu ĉi unue instalis tie komunumon de religiulinoj, kaj poste luigis la palacon. Dum la Dua Imperio, la palaco estis akirita de Raffaele De Ferrari, duko de Galliera. La dukino, en sia testamento, sekve donacis ĝin al la imperiestro de Aŭstrio-Hungario kiel nova ambasadejo.

Dum la unua mondmilito, la palaco estis rekviziciita de la registaro kiel malamika havaĵo. En 1922, Francio finfine oficiale aĉetis ĝin. Oni unue hezitis igi ĝin muzeo aŭ eĉ loĝejo, sed Gaston Doumergue, en 1935, igis la palacon oficiala loĝdomo de la Konsiliprezidento.

Fine de la dua mondmilito kaj dum la Provizora Registaro, la generalo De Gaulle nedaŭre loĝis ĉe Matignon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]