H-sistemo
H-sistemo estas alternativa skribo por Esperanto, difinita en la Fundamento de Esperanto, uzebla en okazoj, kiam oni ne povas skribi aŭ presi Esperanton kun la ĝustaj supersignaj literoj:
- Ĉ = Ch
- Ĝ = Gh
- Ĥ = Hh
- Ĵ = Jh
- Ŝ = Sh
- Ŭ = U
Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la hokon super "Ŭ".
La H-sistemo estis unuafoje proponita de Zamenhof en sia Aldono al la Dua Libro en 1888. Mencio de la H-sistemo estis aldonita al la priskribo de la Esperanta alfabeto en pli postaj tradukoj de la Unua Libro (ekzemple en la angla traduko de 1889). Ankaŭ en la Fundamento de Esperanto de 1905 ĝi estas menciata ĉe la priskribo de la alfabeto en la kvin nacilingvaj versioj de la 16-regula gramatiko.
En la oficiala deklaro "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)".
Iafoje tiu sistemo povas esti ambigua, en vortoj kiel flughaveno, chashundo, traumata (ĉu traŭmata aŭ tra-um-ata?). Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do flug'haveno, chas'hundo ktp.; lia propra ekzemplovorto estis pac'homo. Alternative ligostreko povas esti uzata: flug-haveno. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj ligostrekoj. Pliaj rekomendoj pri tio, kiel oni povas akceli precizecon en la H-sistemo, estas en http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco. Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj.
Kial ajn, longan tempon oni apenaŭ praktike uzis la H-sistemon, krom eble iafoje en telegramoj. Sed ekde la Interreta periodo la H-sistemo ekfariĝis pli vaste uzata, klare pli vaste ol iam ajn antaŭe. Tamen ĝi estas malpli populara ol la neoficiala surogata X-sistemo.
H-sistemo en popularkulturo [redakti]
Ekde 2003 la Esperantobando Dolchamar skribas sian nomon h-sisteme anstataŭ uzi ĉapeligitan ĉ-literon. Ĉiuj tekstoj de ĝia albumo Rebela Sono estas skribitaj h-sisteme, sed kun iksoj anstataŭ ks-kombinaĵoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
"Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" (deklaro de la Akademio de Esperanto de la 21-a de Januaro 2007)
http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco (konsiletoj por akceli precizecon en la uzo de la H-sistemo)