Higinio García

El Vikipedio
(Alidirektita el H.García)
Saltu al: navigado, serĉo
Higinio García Gomez Quintero

Higinio GARCÍA GÓMEZ-QUINTERO (naskiĝis en 1939 en Antequera, Málaga, mortis la 8-an de aprilo 2010 en Alma, Kebekio, Kanado) estis hispandevena esperanta verkisto, vivinta en Kanado de 1963. Li studis filozofion, teologion kaj sciencojn. Li instruis filozofion kaj teologion, kaj, antaŭ 1968, la latinan kaj la grekan. Li lernis Esperanton 16-jara.

Li kontribuis al la revuoj Esperanto kaj Monato. De 1999 li redaktis franclingvan bultenon de la Kanada Esperanto-Asocio, Aujourd'hui l'espéranto.

Li kontribuis al Tempo fuĝas (1995) kaj al Mondoj (2001). En itala traduko aperis la novelo en La lingua fantastica (Keltia Editrice, Aosta 1944).

[redakti] Verkoj

Kapturnoj (novelaro), FEL, Antverpeno 1999, ISBN 90-71205-82-7, Serio Stafeto n-ro 24.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj