Harry Harrison
Harry Maxwell HARRISON (naskiĝis la 12-an de marto, 1925, en Stamford (Konektikuto)) estas usona verkisto. Li estas pacifisto, esperantisto kaj estas honora patrono de UEA.
Harrison en multaj siaj noveloj roligas la lingvon Esperanto kiel lingvon de estontaj societoj kaj aperigas specimenojn el ĝi. Foje tiuj specimenoj estas iom strangaj, kaj ne ĉiam estas klare, ĉu tio montru ŝanĝiĝon aŭ dialektiĝon de Esperanto dum jarmiloj.
Lia novelo "Make room! Make room!" (donu spacon!) iĝis tre konata pro la kina kaj televida filmo "Soylent Green", kiu ekestis surbaze de ĝi.
Enhavo |
[redakti] Persona vivo
Harrison Naskiĝis kiel Henry Maxwell Dempsey (sed li ne sciis pri tio ĝis aĝo de 30, kiam li leĝe ŝanĝis sian nomon al Harry Max Harrison).[1] Li naskiĝis en Stamford, Connecticut, sed li vivis en multaj partoj de la mondo inklusive de Meksiko, Anglio, Irlando, Danio kaj Italio. Li estas Esperantisto (la lingvo ofte aperas en siaj noveloj) kaj antaŭe estis la honora prezidanto de Esperanto-Asocio_de_Irlando, kaj membris en aliaj esperanto-organizoj kiel Esperanto-USA, kies honora membro li estas, kaj la Universala Esperanto-Asocio , en kies Honora Patrona Komitato de UEA li membras. Li vivas en Irlando kaj posedas apartamenton en Brighton por vizitoj al Anglio.
Harrison edziĝis al Joan (née Merkler) en 1954 en Novjorko, la geedziĝo daŭris ĝis ŝia morto pro kancero en 2002. Ili havis du infanojn, Todd (nask. 1955) kaj Moira (nask. 1959), al kiuj li dediĉis la libron Make Room! Make Room!.
[redakti] Listo de verkoj
- Vilĉjo, la galaksia heroo
- sur la planedo de robotaj sklavoj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Robot Slaves)
- sur la planedo de enbotelaj cerboj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Bottled Brains)
- sur la planedo de sengusta plezuro (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Tasteless Pleasure)
- sur la planedo de zombiaj vampiroj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Zombie Vampires)
- sur la planedo de dek mil baroj (Bill, the Galactic Hero on the Planet of Ten Thousand Bars)
- la fina absurda aventuro (Bill, the Galactic Hero: the Final Incoherent Adventure)
- Trilogio "Mortmondo" (deathworld)
- Mortmondo 1 (la mondo de la morto)
- Mortmondo 2 (la mondo de la sklavoj)
- Mortmondo 3 (la mondo de la barbaroj)
- Serio "Ŝtalrato" (stainless steel rat)
- The Stainless Steel Rat (1961)
- The Stainless Steel Rat's Revenge (1970)
- The Stainless Steel Rat Saves the World (1972)
- The Stainless Steel Rat Wants You (1978)
- The Stainless Steel Rat for President (1982)
- A Stainless Steel Rat is Born (1985)
- The Stainless Steel Rat Gets Drafted (1987)
- The Stainless Steel Rat Sings the Blues (1995)
- The Stainless Steel Rat Goes to Hell (1998)
- The Stainless Steel Rat Joins the Circus (2000)
- Trilogio "Edeno"
- West of Eden
- Winter in Eden
- Return to Eden
- Serio "The Hammer and the Cross" (la martelo kaj la kruco)
- The Hammer and the Cross
- One King's Way
- King and Emperor
- Serio "Al la steloj" (To the stars)
- Hejmmondo (homeworld)
- Radmondo (wheelworld)
- Stelmondo (starworld)
[redakti] En Esperanto aperis
Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato. Trad. Reinhard FOSSMEIER, Edmund Grimley Evans, Rob HELM, Konrad HINSEN, Pierre JELENC, Jorge LLAMBIAS, Kevin SCHOEDEL kaj Mark WEDDELL. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1996.
La stratoj de Aŝkelono. Tradukis William Auld. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1994.
La kaptita universo. Tradukis Andrej Grigorjevskij, Pentristo Vjaĉeslav Te Moskvo: Impeto, 2001. 176 p. ISBN 5-7161-0086-4
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.isfdb.org/cgi-bin/ea.cgi?Harry_Harrison
http://www.scifiworld.cz/author.php?AuthorID=45
http://web.lib.usf.edu/usflibraries/special_collections.html
- Ofica TTT-ejo: http://www.harryharrison.com/
- ↑ http://www.iol.ie/~carrollm/hh/pseuds.htm Retrieved August 14, 2010.