H. C. Artmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La poeto en 1974.

Hans Carl ARTMANN (naskiĝinta en la 12-a de junio 1921 en Vieno, mortinta samloke en la 5-a de decembro 2000) estis aŭstra verkisto. Li famiĝis per siaj dialektpoemoj (med ana schwoazzn dintn, 1958).

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1940 li devis eksoldati kaj iĝis militkaptito de la usonanoj en la 1945-a jaro. Tiam faritis la unuaj poemoj, kiujn oni voĉlegis radie en 1947 en Vieno. Poste li aktivis en rondaro ĉirkaŭ la fakgazeto Neue Wege kiel ankaŭ en la grupo Art Club. Tie ĉi li iĝis - kune kun Gerhard Rühm inter 1953-58 la centra figuro de la Viena Grupo.

Krome li fondis la teatreton kleine schaubühne. En 1954 li vojaĝis al Nederlando, Belgio, Franclando kaj Italujo, en 1955 tra Hispanujo. En la 1958-a jaro eldonitis la unua libromed ana schwoazzn dintn. En 1961 li loĝis en Stokholmo, en 1962 en Berlino, en 1963/1964 en Lund kaj Malmö, en 1965 denove en Berlino, de 1966-68 en Graz. Post la transloĝiĝo Berlinon en 1968 li longan tempon loĝis sen stabila domicilo, antaŭ instali sin en 1972 en Salcburgo respektive Vieno.

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Artmann estis membro de la Berlina akademio pri artoj kaj honora doktoro de la Universitato de Salcburgo. Li ricevis la sekvontajn premiojn:

  • 1974: Großer Österreichischer Staatspreis
  • 1986: Stadtschreiber-Literaturpreis des ZDF und der Stadt Mainz
  • 1987: manuskripte-Preis (Forum Stadtpark)
  • 1991: Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst
  • 1992: Literaturpreis der Stadt Salzburg
  • 1997: Georg-Büchner-Preis
  • 1997: Ehrenpreis des österreichischen Buchhandels für Toleranz in Denken und Handeln

Karaktero de la tekstoj[redakti | redakti fonton]

En la verkoj de Artmann alternis barokstila lingvoŝercado kun elementoj de makabreco.

Lia verkoj estas: la lirikvolumoj Allerleirausch (1967), ein lilienweißer brief aus lincolnshire (1969) kaj Aus meiner Botanisiertrommel (1975); la socikritika prozaĵoj Von denen Husaren und anderen Seil-Tänzern ... (1959), Das suchen nach dem gestrigen tag ... (1964), Dracula Dracula (1966), Grünverschlossene Botschaft (1967), Fleiß und Industrie (1967), How much, schatzi? (1971), Die Sonne war ein grünes Ei. Von der Erschaffung der Welt und ihren Dingen (1982) kaj Im Schatten der Burenwurst. Skizzen aus Wien (1984); la poeta traktato Wiener Vorstadtballade (1991) kaj kelkaj en 1969 sub la titolo Die Fahrt zur Insel Nantucket eldonitaj teatraĵoj. En 1992 publikigitis Die Zerstörung einer Schneiderpuppe. Poetisches Theater, kiu memorigas la artmann-ajn eksperimentojn kun formoj de pulĉinela teatro.

Pluse faritis radiodramoj kaj porinfanaj libroj. Pluse li estis tradukisto de svedaj, francaj, anglaj kaj hispanaj verkoj. La verkojn de François Villon ekzemple li tradukis en la dialekton vienan; li ankaŭ lingve germanigis religian lirikon de la keltoj. En 1997 eldonitis lia traduko de Tragödie der Rächer (dramo de Cyril Tourneur.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]