HDMI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
HDMI-konektingo
HDMI-konektilo

HDMI estas mallongigo de High-Definition Multimedia Interface. Temas pri kompakta interfaco por ciferece transmeti nedensigitajn aŭdvidaĵojn de aparato HDMI-konforma ("fonta aparato" kiel komputiloDVD-spektilo) al kongrua komputila ekrano, projekciilo, cifereca televidilo aŭ cifereca sonludilo. HDMI estas la cifereca posteulo de ekzistantaj analogoj videotransmetigaj normoj.

HDMI-a kablo konsistas el 19 dratoj. La maksimuma kapacito (bendlarĝo) estas 14,9 Gb/s.

La signalo de HDMI estas nedensigita. Malsamkiel ĝia antaŭulo, Digital Visual Interface (DVI), HDMI ankaŭ subtenas sonon, eĉ tra ĝis ok diversaj sonkanaloj.

Historio

La kreintoj de HDMI estas Hitachi, Matsushita Electric Industrial (Panasonic/National/Quasar), Philips, Silicon Image, Sony, Thomson, RCA kaj Toshiba. Ekde la komenco, HDMI-on subtenis filmkreaj firmaoj kiel Fox, Universal Studios, Warner Bros. kaj The Walt Disney Company.

Oni ekkreis HDMI 1.0 ja la 16-a de aprilo 2002. Produktoj kaj aplikaĵoj por la granda publiko aperis en 2003.

Nuntempe (2013) versio 1.3(a) estas plej multe uzata. Ĝin oni nomas HDMI standardHDMI high speed. Poste venos versioj kiuj uzos eterreton, HDMI standard/high speed with ethernet. Kelkaj firmaoj kunlaboras ankaŭ pri sendrata versio.

Eksteraj ligiloj